Elektronika rubo

Ne plu funkcianta elektronika ekipaĵaro.

Elektronika rubo estas termino kiu priskribas forĵetitajn elektrajn aŭ elektronikajn aparatojn. Temas pri jam uzita, plej ofte ne plu funkcianta elektronika ekipaĵaro, kiu estas destinita por remuntado, reuzado, revendado, kaj misorda reciklado pere de rekuperado de materialo. Neformala procezado de elektronika rubo en disvolviĝantaj landoj povas konduki al tre negativaj homsanaj efikoj kaj media poluo.

La komponantoj de la elektronika rubo, kiel procesoroj, enhavas eble tre damaĝajn materialojn kiel plumbo, kadmio, berilio, aŭ bromo. La reciklado kaj dispono de elektronika rubo povas okazigi gravan riskon al la sano de laboristoj kaj de iliaj komunumoj.[1]

Recikligo de elektroniko, elektronika reciklado aŭ komputila reciklado estas la malmuntado kaj apartigo de komponantoj kaj krudaĵoj de elektronika rubo. Kvankam reuzaj, donacaj kaj riparproceduroj ne strikte reciklas, ĉi tiuj estas aliaj oftaj daŭrigeblaj manieroj forigi IT-rubaĵon.

  1. "Dad brought home lead, kids got sick", The Cincinnati Enquirer, 12a de februaro 2016. Kontrolita 8a de novembro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search